Vorto: cilio

  1. Elstaraĵo de la ĉeloj de multaj eŭkariotoj, cilindra, 5-10 µm longa kaj ĉirkaŭ 250nm dika, citoplasmenhava kun tubforma skeleto el faskoj de duopoj de mikrotubetoj, naŭ en rondo, foje kun du pliaj paroj centre.

    • la cilioj estas preskaŭ miniaturaj, flekseblaj remiloj

    • la knidocilio estas tuŝa organo de la ĉelo, kiam ĝi kontaktas predon, tio estigas surpremon en la veziketo

  2. Rigidaj haroj, kiuj troviĝas sur la korpo de iuj insektoj, aŭ ĉe randoj de vegetaĵaj organoj.

En aliaj lingvoj

    • La angla: cilia
    • La belorusa: вейка
    • La franca: cil
    • La germana: Zilie, Wimper (Zilie einer Zelle), Flimmerhärchen
    • La hungara: pillaszőr, csilló, csillangó
    • La indonezia: silium
    • La pola: rzęska, rzęsa
    • La portugala: cílio
    • La rusa: ресничка