Vorto: cikonio

  1. Genro el familio cikoniedoj (Ciconia), granda longpieda vadbirdo, ofte nestanta sur tegmentoj kaj kamentuboj.

    • tie nestas birdoj, cikonio havas sian loĝejon sur abioj

    • cikonio staris supre sur la tegmento, kie ĝi havis sian neston

    • cikonioj kaj pelikanoj flugis en vicoj simile al flugetantaj rubandoj

    • ĉiuj cikonioj iom post iom kolektiĝis, por ekflugi antaŭ la vintro al la varmaj landoj

    • oni ĝenerale konsideras la cikonion simbolo de feliĉo kaj fekundeco

En aliaj lingvoj

    • La angla: stork
    • La belorusa: бусел, бацян
    • La bretona: c'hwibon
    • La bulgara: щъркел
    • La ĉeĥa: čáp
    • La franca: cigogne
    • La germana: Storch
    • La greka: πελαργός
    • La hebrea: חסידה
    • La hispana: cigüeña
    • La hungara: gólya
    • La kataluna: cigonya
    • La nederlanda: ooievaar
    • La pola: bocian
    • La portugala: cegonha
    • La rusa: аист
    • La slovaka: bocian
    • La turka: leylek