Vorto: ciklo

  1. Ĉiam egala periodo, post kiu ripetiĝas en sama ordo samaj fenomenoj.

    • la ciklo de la lunfazoj estas 19 lunaj jaroj

    • la festoj faru sian ciklon

  2. Aro da poemoj rilataj al sama temo.

    • la ciklo de Karlo la Granda, de la Ronda Tablo

  3. Veturilo kun du aŭ tri radoj, movata per homa premo sur pedaloj aŭ per motoro.

    • a. (je longo n, alidire: n-elementa) Tia permuto f, ke ĝi lasas ĉiujn elementojn senŝanĝaj, krom n elementojn {a1,a2,..., an}, por kiuj f(ai) = ai+1 (se i < n) kaj f(an) = a1.

      • n-elementan ciklon oni foje nomas n-ciklo

      • la malvastigaĵo de ciklo al la elementoj, kiujn ĝi ŝanĝas, estas cikla permuto

      • n-elementa ciklo havas ordon n

      • ĉiu permuto super finia aro estas malkomponebla en kunligaĵon de duelementaj cikloj

    • b. (de grafeo) Tia simpla ĉeno, ke ĝiaj komenca kaj fina verticoj koincidas; alidire: fermita ĉeno.

En aliaj lingvoj

    • La angla: cycle
    • La ĉeĥa: šlapací kolo (jedno kolo)
    • La franca: cycle
    • La germana: Zyklus
    • La hispana: ciclo
    • La hungara: ciklus
    • La kataluna: cicle
    • La nederlanda: cyclus
    • La pola: cykl
    • La portugala: ciclo
    • La rusa: цикл
    • La slovaka: šľapacie koleso
    • La hispana: ciclo
    • La hungara: versciklus
    • La nederlanda: cyclus
    • La pola: cykl
    • La portugala: ciclo
    • La rusa: цикл (в поэзии)
    • La slovaka: cyklus
    • La germana: Rad, Fahrrad
    • La hispana: bicicleta
    • La hungara: kerékpár
    • La nederlanda: rijwiel
    • La pola: welocyped
    • La rusa: велосипед, мотоцикл и т.п.
        • a. La angla: cycle (permutation)
        •     La franca: cycle (permutation)
        •     La germana: Zykel (Vertauschung)
        •     La hispana: ciclo (permutación)
        •     La nederlanda: cyclus (permutatie)
        •     La pola: cykl (permutacja)
        •     La rusa: цикл (перестановка)
        • b. La angla: cycle (in a graph)
        •     La franca: cycle (dans un graphe)
        •     La germana: Kreis, Zyklus
        •     La hispana: ciclo (en un gráfico)
        •     La pola: cykl (w grafie)
        •     La rusa: цикл (в графе)