Vorto: cifero
-
Ano de negranda signaro, uzata en skribado kaj presado por prezenti nombrojn.
eŭropaj , romaj , hindaj, arabaj ciferoj
duumaj , okumaj , deksesumaj ciferoj
Rimarko: Kiel videblas, la propre arabaj ciferoj havas alian formon ol la ciferoj uzataj en Eŭropo, en Esperanto kaj ankaŭ en kelkaj okcidentaj arabaj landoj. Malgraŭ tio la eŭropajn ciferojn oni foje nomas arabaj, ĉar ili historie devenas de la Araboj, sed ilia formo evoluis. Estas do preferinde bazi la terminologion sur la nuna uzado.
-
Nombro.
la cifero de la vunditoj estas alta
Rimarko: La konfuzo inter ciferoj kaj nombroj estas same evitinda kiel la konfuzo inter literoj kaj sonoj (aŭ eĉ vortoj).
En aliaj lingvoj
- La angla: digit, cipher, cypher, figure
- La belorusa: лічба
- La bretona: sifr
- La ĉeĥa: cifra, číslice
- La franca: chiffre
- La germana: Ziffer
- La hispana: cifra (signo), dígito
- La hungara: számjegy
- La itala: cifra
- La kataluna: xifra
- La nederlanda: cijfer
- La okcitana: chifra
- La persa: رقم
- La pola: cyfra
- La portugala: algarismo
- La rusa: цифра
- La slovaka: číslica, cifra
- La sveda: siffra
- La angla: figure
- La germana: Zahl
- La hungara: szám
- La itala: numero
- La kataluna: nombre
- La nederlanda: getal
- La persa: شمار
- La portugala: número