Vorto: cico
-
Mampinto.
ordinara mamtenilo ne taŭgas por bovino, ĉar la norma mamtenilo havas du pelvetojn por mamoj kun po unu cico, dum la bovino havas nur unu mamon kun po kvar cicoj
la argila porkino havas peze falantan ventron kun du vicoj da cicoj
la elstaraĵoj sur la surfaco de la budhisma sonorilo simbolas cicojn kaj teneran virinan koron
la tiel nomata jupna popolo de Papuo, asignas nombrojn al ĉiuj partoj de sia korpo – naztruoj, okuloj, cicoj kaj tiel plu
Rimarko: PV kaj la PIV-oj rezervas la vorton por la homaj mampintoj; tio estas iom stranga. La ekzemploj pruvas, ke tiu limigo en la reala lingvo ne ekzistas.
Rimarko: Plie la germana vorto «Zitze» uziĝas por ĉiuj mampintoj de mamuloj, krom tiuj de simioj kaj homoj, kiujn oni nomas «Brustwarze».
En aliaj lingvoj
- Ido: mamilo
- La angla: nipple
- La belorusa: сасок, смочак
- La bretona: beg ar vronn
- La bulgara: зърно (на гърда)
- La ĉeĥa: prsní bradavka
- La franca: mamelon, têton
- La germana: Brustwarze, Zitze
- La hebrea: פטמה
- La hispana: pezón
- La hungara: csecs(bimbó), mellbimbó
- La inuktituta: ᒧᓕᒃ
- La itala: capezzolo
- La kataluna: mugró
- La nederlanda: tepel
- La pola: brodawka, sutka
- La portugala: mamilo
- La rusa: сосок
- La slovaka: bradavka, prsná bradavka
- La sveda: bröstvårta
- La turka: meme başı
- Latino: papilla, ae
- Volapuko: blötatät