Vorto: ci

  1. La alparolato.

    • ci skribas

    • Rimarko: Z. klarigis, ke "anstataŭ »ci” oni uzas ordinare »vi”".

    • Rimarko: Tre multaj Esperantistoj ne komprenas la pronomon ci. Tial tiuj, kiuj provas uzi ci en interparolado, renkontas multajn malfacilaĵojn. En normala Esperanto oni simple uzas ĉiam vi, ĉu oni parolas al unu persono, ĉu al pluraj, ĉu oni parolas al intime konata persono, ĉu al fremdulo, ĉu oni parolas al amiko, ĉu al malamiko. Tio funkcias tre bone. Je bezono oni povas pliprecizigi per: vi sinjoro, vi amiko, vi kara, vi ĉiuj, vi amikoj, vi karaj, vi ambaŭ k.t.p.

    • a. Intima alparolota, en senceremonia tono.

      • estas Linŝardo, tiu brava Linŝardo! kiel ci fartas, maljunulo?

    • b. Kelkfoje alparolante al Dio.

      • Al Ci ni konfidu; Dio nin savu!

  2. vi

En aliaj lingvoj

    • La angla: thou (ne plu uzata krom en preĝoj)
    • La belorusa: ты
    • La bretona: te
    • La bulgara: ти
    • La ĉeĥa: ty
    • La franca: tu (rare)
    • La germana: du
    • La greka: (ε)σύ
    • La hungara: te
    • La itala: tu
    • La persa: تو
    • La portugala: tu
    • La rusa: ты
    • La slovaka: ty
    • La sveda: du
    • Volapuko: ol
        • a. La hispana: tú (2ª persona singular tratamiento de tú)
        •     La kataluna: tu
        •     La nederlanda: jij
        •     La pola: ty
        • b. La kataluna: Vós
        •     La nederlanda: U
        •     La pola: Ty