Vorto: certa
-
Nedubanta.
mi estas certa pri tiu informo, pri la sukceso
mi estas certa ke la Esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto
vi ne estis certa, ĉu vi revenos de tie
-
Nedubebla.
la informo, la sukceso estas certa
certaĵo kaj leĝo kiel amen en preĝo
-
Difinebla sed ne difinita, ĉar oni ne volas aŭ ne bezonas difini.
krom sia ĉefa senco, la vorto «certa» havas ankoraŭ la sencon de «iu» (ne en la senco de «kiu ajn», sed en la senco de «iu difinita»)
mi konas certan gazetiston, kiu...
certaj personoj opinias, ke...
en certaj okazoj oni devas esti tre singarda
Rimarko: Pli bone estas en tiu senco uzi la esprimojn iu, ia aŭ kelka, ioma, por eviti konfuzon kun la sencoj 1 kaj 2.
En aliaj lingvoj
- La angla: certain
- La belorusa: упэўнены
- La ĉeĥa: jistotný, jistý, nepochybný, nepochybující, tutový (hovor.), určitý
- La franca: sûr (convaincu), certain (convaincu), assuré (convaincu), convaincu
- La germana: sicher, gewiss
- La hispana: seguro
- La hungara: biztos, bizonyos
- La itala: certo (agg.)
- La kataluna: segur
- La nederlanda: zeker
- La norvega: sikker
- La pola: pewny
- La portugala: certo
- La rusa: уверенный
- La slovaka: istý, určitý
- La belorusa: несумнеўны, пэўны, верагодны
- La franca: sûr (indubitable), certain (indubitable), indubitable
- La hispana: cierto
- La hungara: biztos, kétségtelen
- La kataluna: cert
- La nederlanda: zeker
- La norvega: sikker, viss
- La pola: pewny, niewątpliwy, bezsprzeczny
- La rusa: несомненный, достоверный
- La belorusa: пэўны, некаторы
- La franca: certain (quelque)
- La hispana: posible
- La hungara: bizonyos, meghatározott (bizonyos)
- La kataluna: (un) cert
- La nederlanda: een zekere (ontr.)
- La norvega: en viss
- La pola: pewny, niejaki
- La rumana: sigur
- La rusa: некоторый, определённый