Vorto: centro
-
Meza parto de objekto aŭ loko.
li estas riĉa homo, loĝas en la centro de la urbo, en grandega domo
Saul kuŝis en la centro de la tendaro, kaj la tuta popolo ĉirkaŭ li
la malordo en la dekstra flanko pligrandiĝis kaj proksimiĝis al la centro de la batala kampo
en la centro de la korto staris la templo
la centro de pezo
la tutmonda politika pezocentro, dum jarcentoj situinta en Eŭropo, translokiĝis Usonen
-
Ĉefa punkto, fokuso, plej aktiva parto.
centro de komerco, de societo, de ribelo
Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero por la tuta mondo
Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, estis iam la centro de la humanistoj
vi vivas sekve en la centro de ŝia favoro?
kulturcentro
sportcentro
-
Rimarkinda punkto, interalie.
a. (de cirklo aŭ sfero) Tiu punkto egaldistanca de ĉiuj punktoj de la koncerna figuro.
b. (de triangulo aŭ regula plurlatero) La centro de ĝia enskribita cirklo.
c. (de elipso) Intersekco de ĝiaj du simetriaksoj.
ĉ. (de afina rotacio en ebeno) La nura punkto senŝanĝa per ĝi.
d. None
-
Modera partio, kiu sidas meze inter la ekstremoj.
vicministro pri eksteraj aferoj kaj ano de centra-dekstra partio
En aliaj lingvoj
- La angla: center
- La belorusa: цэнтар
- La bretona: kreizenn
- La ĉeĥa: centrum, střed, ústředí
- La ĉina: 中心 [zhōngxīn]
- La franca: centre
- La greka: κέντρο
- La hispana: centro
- La hungara: központ, centrum
- La itala: centro
- La kataluna: centre
- La nederlanda: middelpunt, centrum
- La norvega: middelpunkt, sentrum
- La okcitana: centre
- La pola: środek
- La portugala: centro
- La rusa: центр
- La slovaka: centrum, centrála, stred
- Tokipono: insa
- La norvega: senter
- La pola: centrum
- La norvega: middelpunkt
- La pola: środek
- a. La angla: center
- La germana: Mittelpunkt
- b. La angla: center, incenter (of a regular polygon)
- La germana: Inkreismittelpunkt
- c. La angla: center
- La germana: Mittelpunkt
- ĉ. La angla: center
- La germana: Drehpunkt
- d. La germana: Mittelpunkt, Zentrum
- La norvega: sentrum
- La pola: centrum, środek