Vorto: celi
-
(transitiva) Aldirekti ĵeton, pafon aŭ atakon por trafi ion.
celi anseron, trafi aeron
celis paseron, trafis anseron
celi leporon per pafilo
celi al leporo
ĉu tio celas min?
insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon
-
(transitiva) (figure) Aldirekti rigardon, deziron aŭ klopodon al io, peni por atingi, por plenumi ion.
nia ekskurso celis la akvofalon
ĉiuj okuloj ekcelis lin
celi justecon, sukceson, profiton, al profito
celadi ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo
la esperantista movado celas atingi reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj
la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu
ĉu vi celas mortigi min?
En aliaj lingvoj
- La angla: aim
- La belorusa: цэліць, наводзіць (на цэль)
- La ĉeĥa: mířit, směřovat, směřovat, usilovat
- La franca: avoir pour objectif, viser
- La germana: zielen, betreffen
- La hispana: apuntar
- La hungara: céloz, megcéloz
- La itala: puntare, mirare
- La pola: celować, mierzyć (do czegoś/kogoś)
- La portugala: ter por obje(c)tivo, ter intenção, intentar
- La rusa: целиться, метить, наводить
- La slovaka: mieriť, smerovať, usilovať
- La belorusa: імкнуцца, мець на мэце, намервацца
- La germana: sich auf etw. richten, erreichen wollen, will erreichen, trachten
- La malaja: matlamat
- La pola: celować, dążyć do, zamierzać
- La rusa: стремиться, ставить себе целью, намереваться сделать