Vorto: cedi
-
(netransitiva) Ne kontraŭstari.
fine la malamika armeo cedis
al tiu ĉio cedas, kiu monon posedas
hakilo estas tranĉa, sed ne cedas la branĉo
la rutino fine cedis al la sana prudento
cedi al nacia kutimo, al siaj pasioj, al la admonoj, al peto
la faraono cedis al la deziro de sia fidela servisto
cedi al la kaprico de iu
cedi al via insistado
la febro cedis
la nokto cedis al griza vintra tagiĝo
antaŭ ol la tago cedos al la nokto
la sento de persona indeco ne cedis en ŝi antaŭ la timo de mizero
mi cedas, ke vi estas prava
-
(transitiva) Lasi al iu ion, kion oni okupis, posedis aŭ pretendis; transcedi, forcedi.
cedi sian lokon, seĝon, la tronon, siajn rajtojn
la espero cedis lokon al plena disreviĝo
ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al flama ruĝo
En aliaj lingvoj
- La angla: cede
- La belorusa: саступаць, паддавацца
- La ĉeĥa: pokořit se, povolit (nevydržet), ustoupit, ustupovat
- La franca: céder, concéder
- La germana: nachgeben, weichen
- La hispana: ceder
- La hungara: enged
- La itala: cedere
- La kataluna: cedir
- La nederlanda: toegeven, wijken, zwichten, het veld ruimen
- La pola: ustępować
- La portugala: ceder, conceder
- La rusa: уступать, уступить, поддаваться, поддаться
- La slovaka: poddať sa, upustiť, ustúpiť
- La germana: abtreten, abgeben, überlassen
- La hungara: átenged
- La nederlanda: afstaan, afstand doen van, opgeven
- La pola: cedować, oddawać, ustępować, zrzekać się