Vorto: butono
-
Plata aŭ globforma elstaraĵeto.
a. Peceto el korno, metalo aŭ plasto uzata por kunteni partojn de vestoj aŭ de aliaj objektoj, kaj kelkfoje nur por ornami.
butono de jako, de sako, de manumo, de ŝuo
butontruo
la latunaj butonoj ĉe la balustrado de la ŝtuparo brilis multe pli forte ol ordinare
maljuna viro portis surtuton kun grandaj latunaj butonoj
livreo kun metalaj butonoj
griza vesto sen iaj ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj
mi volas alkudri butonon al mia surtuto
ĉiuj infanoj el la strato kaj el la flanka strato venis kaj pagis ĉiu sian butonon
b. Elstara, ordinare enpremebla komandilo.
ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo
maldekstra, meza, dekstra musbutono
per oficiala premado de butono la produktilo de materialo por nukleaj bomboj estis haltigita
elektronike voĉdonis ŝajne 71 personoj sed fakte voĉdonis nur 67 ― kelkaj socialistoj premis la butonojn de mankantaj kolegoj
estas iom malfacile teni la aparaton fiksa, dum oni puŝas la ekigan butonon
li eniris la lifton la butono por la tera etaĝo jam lumetis, do li nur apogis je la malantaŭa muro, dum la pordoj fermiĝis
c. Ekrana butono.
la uzanto havas antaŭ si tre profesie aspektantan ekranon, kun pluraj pendomenuoj kaj amaseto da butonoj
la uzanto ĉe ĉiu nova mesaĝo devas diri, ĉu ĝi estas rubpoŝto, ekzemple per butono kun la etikedo forviŝu kiel rubpoŝton apud la butono forviŝu
ĉ. None
En aliaj lingvoj
- La ĉeĥa: gombík, knoflík, tlačítko
- La franca: bouton
- La hispana: botón
- La kataluna: botó
- La rumana: buton, nasture
- a. La angla: button
- La belorusa: гузік
- La bulgara: копче
- La germana: Knopf
- La hungara: gomb
- La itala: bottone
- La nederlanda: knoop
- La pola: guzik
- La portugala: botão
- La rusa: пуговица
- La slovaka: gombík
- La sveda: knapp
- b. La angla: button
- La belorusa: гузік, кнопка
- La bulgara: бутон
- La germana: Knopf
- La hungara: gomb
- La itala: bottone, tasto
- La nederlanda: knop
- La pola: przycisk, guzik
- La rusa: кнопка (для нажимания), головка (какого-л. предмета)
- La slovaka: tlačidlo
- La sveda: knapp
- c. La itala: bottone
- ĉ. La angla: bud
- La hungara: bimbó, rügy
- La itala: bottone (bot.), gemma (bot.)
- La nederlanda: knop
- La pola: pąk, pączek
- La rusa: бутон
- Latino: gemma, ae