Vorto: buso
-
Aŭtobuso.
mi eksciis, ke la lasta buso ekveturas je la sepa
Kosovo estas alirebla per busoj, aviadiloj kaj aliaj veturiloj, ankaŭ tra Albanio
turista buso, en kiu riceveblis informoj en kelkaj lingvoj, inkluzive la rusan
la interurbaj busoj estas relative malmultekostaj en Hispanio
la buso komencos sian veturon, kiam enestos sufiĉe da pasaĝeroj
-
Datumtransportilo komune uzata de konektitaj sistempartoj.
Celeron estas tute sama kiel samgeneracia Pentium, kun malpli rapida buso, tiel ke ĝi komunikas malpli rapide kun la memoro kaj la cetero de la komputilo
En aliaj lingvoj
- La angla: bus
- La belorusa: аўтобус
- La bulgara: автобус
- La ĉeĥa: autobus, autokar, bus
- La franca: bus, autobus
- La germana: Bus, Omnibus
- La hebrea: אוטובוס
- La hispana: camión, autobús
- La hungara: busz
- La indonezia: bus
- La itala: autobus, bus
- La kataluna: autobús
- La nederlanda: bus, autobus
- La pola: bus, autobus
- La portugala: ônibus
- La rusa: автобус
- La slovaka: autobus, zbernica
- La sveda: buss
- La turka: otobüs