Vorto: burĝonbrasiko
-
Variaĵo de ĝardenbrasiko (Brassica oleracea var. gemmifera), kun manĝeblaj burĝonoj.
burĝonbrasiko aŭ bruselbrasiko estis en 1821 por la unua fojo kultivita apud Bruselo, Belgio kaj rapide fariĝis grava vintrolegomo en Eŭropo
En aliaj lingvoj
- La angla: Brussels sprout
- La bretona: kaol-Brusel
- La franca: chou de Bruxelles
- La germana: Rosenkohl
- La hispana: col de Bruselas
- La hungara: bimbóskel, rózsakel
- La nederlanda: spruitje
- La pola: brukselka
- La rusa: брюссельская капуста
- La sveda: brysselkål