Vorto: burĝo

  1. Civitano, urbano.

    • mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burĝo de urbo ne malnobla

  2. Mezklasulo, ne nobelo nek riĉulo, kvankam ne proleto nek malriĉulo.

    • Sufiĉe multe da homoj, apartenantaj al la pli bonstataj klasoj, maristoj, Kopenhagaj burĝoj kaj ankaŭ kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado ĉe siaj kruĉetoj kaj malmulte atentis la eniranton

  3. Homo havanta kapitalon kaj ekspluatanta laboristojn, kapitalisto.

    • la kelkaj figuroj prezentis renverson de la kapitalismo. Laboristo, kamparano kaj soldato estis renversantaj en la polvon burĝon en cilindro

  4. Homo politike neprogresema, ne deziranta ŝanĝi la sociordon.

En aliaj lingvoj

    • La angla: bourgeois, citizen, freeman
    • La belorusa: буржуй
    • La franca: bourgeois
    • La germana: Bürger
    • La hispana: burgués
    • La hungara: polgár
    • La itala: borghese
    • La kataluna: burgés
    • La pola: mieszczanin, mieszczuch (pogardliwie)
    • La portugala: burguês
    • La rusa: мещанин
    • La slovaka: buržuj
    • La germana: Mittelschichtbürger
    • La hungara: középosztálybeli
    • La pola: mieszczanin
    • La portugala: burĝo
    • La rusa: мещанин
    • La germana: Kapitalist
    • La hungara: burzsuj
    • La pola: burżuj
    • La portugala: burguês
    • La rusa: буржуа
    • La germana: Bourgeois
    • La hungara: burzsoó
    • La rusa: мещанин, обыватель