Vorto: buo
-
Flosanta ilo alfiksita ĉe la fundo, en maro aŭ rivero, kaj uzata por signali ian danĝeran lokon aŭ por alligi ŝipon; naĝbarelo.
la kutro iris proksime de arbustoj, kiuj prikreskis la moleon ekde la kvina buo
ni aliris kun la duonmallevita ĉefvelo, kaj «Tufanaso» ĵetis la ankron apud fera buo, en kies ringon estis haste traigita la poŭpa haŭsero
ŝi estis trovita, elĉerpita kaj ekstreme malvarma, dum ŝi alkroĉiĝis al buo meze de maro
En aliaj lingvoj
- La angla: buoy
- La belorusa: буй, бакен
- La bulgara: шамандура, буй, бакен
- La ĉeĥa: bóje
- La franca: bouée
- La germana: Boje
- La hispana: boya
- La hungara: bója, úszó
- La itala: boa
- La kataluna: boia
- La nederlanda: boei, baken
- La pola: boja, pława, baka
- La rumana: baliză
- La rusa: буй, бакен
- La slovaka: bója, bója, plavák