Vorto: bulbo
-
Ordinare subtera diskforma tigo kun multaj, dense sidantaj, skvamformaj, karnecaj folioj.
kesto kun neordinaraj floraj bulboj
bulbo de lilio, de tulipo, de cepo
-
La bulbo de cepo.
la kukumojn kaj la melonojn kaj la poreojn kaj la bulbojn kaj la ajlojn
mi ricevis bulbojn kaj rezine odoretantan vinon
-
(figure) Bulboforma objekto.
oni de malproksime rekonis la bulbojn de la rusaj preĝejoj
En aliaj lingvoj
- La angla: bulb
- La belorusa: цыбуліна
- La bulgara: луковица
- La ĉeĥa: cibule, cibulka, hlíza rostliny
- La franca: bulbe (botanique)
- La germana: Zwiebel
- La hebrea: פקעת
- La hispana: bulbo (botánica)
- La hungara: hagyma (általában)
- La kataluna: bulb
- La pola: cebulka
- La portugala: bulbo
- La rusa: луковица
- La slovaka: cibuľa (druh koreňa)
- La angla: onion bulb
- La franca: oignon
- La hispana: cebolla
- La pola: cebula
- La angla: bulb dome
- La franca: bulbe (fig.)
- La hispana: bulbo (fig.)