Vorto: bukso
-
Genro el familio buksacoj (Buxus), kun flave blankaj floroj, ofte uzata por borderado de florbedoj, kaj kies flavkolora, malmolega ligno estas uzata por tornaĵoj, inkrustaĵoj k.s..
cipreso, abio, kaj bukso kuniĝos, por ornami la lokon de Mia sanktejo
viajn benkojn ili faris el eburo kaj el bukso de la insuloj de la Kitidoj
buksa kresko povas esti tre malrapida kaj la arbedo povas vivi dum pluraj jarcentoj
En aliaj lingvoj
- La angla: box (tree), boxwood
- La belorusa: самшыт
- La bulgara: чемшир
- La ĉeĥa: buxus, zimostráz (pušpan krušpánek)
- La franca: buis
- La germana: Buchsbaum
- La hungara: puszpáng, bukszus
- La nederlanda: palmhout
- La persa: چوب شمشاد
- La pola: bukszpan
- La rusa: самшит, пальма кавказская
- La slovaka: boleráz