Vorto: buŝo

  1. Kava parto en la kapo de homo aŭ besto, per kiu ili sin nutras.

    • buŝo de homo, bovo, leono, hundo, rato

    • Dio donis buŝon, Dio donos manĝon

    • eĉ malgranda muŝo ne estas sen buŝo

    • revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen ĝi havis en sia buŝo deŝiritan folion de olivarbo

    • al ĉevalo donacita oni buŝon ne esploras

    • fluis sur lipoj, sed en buŝon ne trafis

    • ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono

  2. Parto de la vizaĝo, aperturo inter la lipoj.

    • tordita buŝo

    • ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo!

    • oni laŭvice transdonis al ni rumbotelojn, kiuj cirkulis de buŝo al buŝo

  3. Sama parto de la homa kapo, konsiderata kiel parolorgano.

    • en buŝo Biblio, en koro malpio

    • ne movi la buŝon

    • teni sian langon en la buŝo

    • ŝtopi, fermi al iu la buŝon

    • al la buŝo de oni neniu povas ordoni

    • mi ne estas elokventa , mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon

    • iu per nesingarda buŝo ĵuros fari ion malbonan aŭ bonan

  4. (figure) Enira aŭ elira aperturo.

    • buŝo de forno, de rivero en la maro

    • la tero malfermis sian buŝon kaj englutis ilin kaj iliajn domojn

En aliaj lingvoj

    • La angla: mouth
    • La belorusa: рот, вусны, пашча
    • La bretona: genoù
    • La bulgara: уста
    • La ĉeĥa: ústa
    • La franca: bouche, embouchure, gueule (d'un animal)
    • La germana: Mund (ĉe homo), Maul (ĉe bestoj)
    • La hebrea: פה
    • La hispana: boca
    • La hungara: száj
    • La indonezia: mulut
    • La itala: bocca
    • La kataluna: boca
    • La nederlanda: mond, muil
    • La okcitana: boca
    • La persa: دهان
    • La pola: otwór gębowy, usta, buzia, gęba, morda, paszcza, pysk, ryj
    • La portugala: boca
    • La rumana: gură
    • La rusa: рот (ĉe homo), ротовая полость, пасть (ĉe bestoj)
    • La slovaka: ústa
    • La turka: ağız
    • Volapuko: mud
    • La pola: usta, buzia
    • La rusa: рот, уста
    • La belorusa: рот, вусны
    • La hungara: száj
    • La nederlanda: mond
    • La pola: usta, buzia, język
    • La rusa: рот, уста (поэт.)
    • La belorusa: адтуліна, жарало, вусьце, чалесьнікі (de forno)
    • La germana: Mündung
    • La hungara: száj, torkolat, nyílás
    • La itala: bocca, sbocco
    • La nederlanda: mond, monding
    • La persa: دهانه, مصب (رودخانه)
    • La pola: gardło
    • La rumana: orificiu
    • La rusa: устье (реки, шахты), дуло (ружья, пушки), жерло