Vorto: buŝa
-
De la buŝo.
la buŝa kavo
ĝi konvulsiigas lin kun buŝa ŝaŭmo
elkraĉitaj buŝaĵoj
-
Parola, voĉa.
buŝaj interparoladoj
tio estas nur buŝa babilado
ĝi akceptos inviton buŝan
mi pli bone povos doni al vi buŝan klarigon
esprimi ĝin per buŝa vorto
havantaj literaturon skriban pli frue ol literaturon buŝan kaj orelan
la buŝaj lingvoj
buŝaj informoj
mi faris mian buŝan ekzamenon de la franca
buŝaj tradicioj (eposoj, legendoj, rakontoj kaj tiel plu), transdonitaj dum multaj jarcentoj, de generacio al generacio
-
Dum kies prononco la velo estas levita kaj baras la pasejon inter la buŝo kaj la naza kavaĵo.
buŝa vokalo
En aliaj lingvoj
- La angla: oral
- La belorusa: ротавы
- La bretona: -genoù
- La franca: buccal, oral
- La hispana: bucal
- La hungara: száj-
- La itala: orale, boccale
- La nederlanda: oraal
- La persa: دهانی
- La pola: ustny
- La rusa: ротовой
- La slovaka: ústny
- Volapuko: mudik
- La belorusa: вусны
- La bretona: dre gomz
- La germana: mündlich
- La hispana: oral
- La hungara: szóbeli
- La itala: orale, verbale (orale)
- La nederlanda: mondeling
- La persa: شفاهی, گفتاری
- La pola: ustny, słowny, oratoryjny
- La rusa: устный
- La bretona: -genoù (soniadoniezh)
- La hispana: oral
- La hungara: száj-, orális
- La itala: orale (fon.)
- La persa: دهانی
- La rusa: ртовый