Vorto: bruo
-
Sono aŭ sonoj konfuzaj, sen difinita alteco.
ne faru tian bruon!
bruo de rompo
bruo metala, plaŭda, raspa
paŝbruo
bruo de susurado de folioj
-
(figure) Sensacia famo.
la alveno de la ambasado kaŭzis multan bruon
multe da bruo por nenio
pli da bruo ol da faro
En aliaj lingvoj
- La belorusa: шум, тлум, шуміха
- La bretona: trouz
- La ĉeĥa: hluk, hromadné vzrušení, rozruch, rámus, šum
- La franca: bruit, tapage, scandale, vacarme
- La germana: Lärm
- La hispana: ruido
- La hungara: zaj, lárma
- La kataluna: soroll
- La okcitana: bruch
- La pola: hałas, szum
- La rumana: zgomot
- La rusa: шум
- La slovaka: hluk, hrmot, šramot
- Tokipono: kalama
- La germana: Aufsehen
- La hispana: alboroto
- La hungara: zaj
- La pola: szum
- La rusa: шум, шумиха