Vorto: bruli
-
(netransitiva) Konsumiĝi per fajro.
la ligno, la kandelo brulas
fajro bruletas sub la cindro
la afero ne brulas
-
(netransitiva) Esti varmega kiel fajro.
via mano brulas de febro
brule varmega fero
-
(netransitiva) (figure) Esti en forta eksciteco.
bruli de scivolo
mi brulas de amo
la virineto de maro brulis de deziro vidi ŝian belecon
ĉashundoj, kiuj brulis de deziro kuri al la ĉaso
mi brulas de senpacienco
En aliaj lingvoj
- La angla: burn
- La belorusa: гарэць, згараць, палаць, палымнець
- La ĉeĥa: hořet, hořet, pálit, svítit (slunce)
- La franca: bruler (intr.)
- La germana: brennen
- La hispana: quemar
- La hungara: ég
- La indonezia: [bakar] terbakar
- La nederlanda: branden
- La pola: palić się, płonąć, spalać się, gorzeć
- La portugala: queimar, arder, comburir, esbrasear, incendiar-se
- La rumana: arde
- La rusa: гореть, сгорать, пылать, полыхать
- La slovaka: horieť
- La nederlanda: gloeien
- La pola: palić się, płonąć, prażyć, gorzeć
- La portugala: queimar, arder, escaldar
- La nederlanda: branden
- La pola: palić się, płonąć, spalać się, gorzeć
- La portugala: arder, inflamar-se, incendiar-se