Vorto: bromo

  1. Ĥemia elemento kun atomnumero 35, atompezo 79,904; metaloido, kies komponaĵoj servas en medicino kaj en fotografado.

    • la senvivecon de tiu ĉi maro oni klarigadis al si per tio, ke la supraj partoj de la akvo enhavas ĝis 25 % da salo kaj la malsupraj partoj estas en tre granda amaso sorbigitaj de bromo, kio ankaŭ malhelpas la vivon en la Malviva Maro

    • bromon malkovris sendepende la franca kemiisto Antoine-Jérôme Balard en 1826 kaj la germana kemiisto Carl Jacob Löwig en 1825, fakte, jam en 1824 la germana kemiisto Justus von Liebig produktis puran bromon, sed li ne komprenis ke ĝi estas nova kemia elemento

En aliaj lingvoj

    • La angla: bromine
    • La belorusa: бром
    • La bretona: brom
    • La bulgara: бром
    • La ĉeĥa: brom
    • La franca: brome
    • La germana: Brom
    • La hispana: bromo
    • La hungara: bróm
    • La indonezia: bromin
    • La itala: bromo
    • La kataluna: brom
    • La nederlanda: broom
    • La persa: برم
    • La pola: brom
    • La portugala: bromo
    • La rusa: бром
    • La slovaka: bróm, bróm
    • La sveda: brom
    • Latineca nomo: Bromum