Vorto: brogi
-
(transitiva) Trempi en bolantan akvon aŭ surverŝi per bolanta akvo.
brogu la lavitajn legomojn kaj dishaku ilin
brogi tomatojn por povi senŝeligi ilin
oni brogas kokidon por ĝin senplumigi
bretona biskvito kies paston oni unue brogis
-
(transitiva) Brulvundi iun per bolanta fluaĵo.
propra supo brogas, fremda allogas
brogita eĉ sur akvon blovas
iliaj dikaj sandaloj brogas la piedojn
plenda sento kontraŭ la homoj ekbrulis en ŝia brusto nun iom post iom aliformiĝis en brogantan bolaĵon
En aliaj lingvoj
- La angla: scald
- La ĉeĥa: hodit do vařící vody, opařit, pařit
- La franca: blanchir (ébouillanter), bouillir (tr., nourriture), ébouillanter (cuis.), pocher (ébouillanter)
- La germana: brühen, blanchieren
- La hungara: forráz
- La nederlanda: blancheren
- La pola: parzyć, sparzyć, blanszować
- La portugala: aferventar
- La rusa: ошпарить, ошпаривать
- La slovaka: obariť, opariť
- La franca: ébouillanter (échauder), échauder (ébouillanter), brûler (en ébouillantant)
- La germana: verbrühen
- La hungara: leforráz
- La pola: oparzyć, poparzyć, sparzyć się