Vorto: broĉo

  1. Ornamaĵo por la brusto, fiksebla ĉe la vestaĵo per pinglo aŭ sendanĝera pinglo.

    • unu desegnis modelojn de ĉenetoj, braceletoj, broĉoj, ringoj, kovriloj por poŝhorloĝoj kaj aliaj similaj multekostaj objektoj

    • la verda stelo estas la plej simpla Esperanto-simbolo komune uzata ekzemple kiel broĉo aŭ gluebla aŭtoŝildo

    • la imperiestro sendis al Sarah Bernhardt broĉon kun ŝiaj inicialoj skribitaj en diamantoj

En aliaj lingvoj

    • La angla: brooch
    • La belorusa: брошка
    • La franca: broche (épingle, bijou)
    • La germana: Brosche, Anstecknadel
    • La hispana: broche
    • La hungara: bross(tű)
    • La indonezia: bros
    • La pola: brosza, broszka
    • La portugala: broche
    • La rusa: брошь
    • La slovaka: brošňa
    • La angla: safety pin
    • La pola: agrafka, zapinka