Vorto: brito

  1. Ano de kelta popolo, kiu loĝis en Britio antaŭ kaj dum la Romia konkero, kaj donis sian nomon al la insulo kaj la lando (Britujo).

    • la britoj parolis lingvon parencan al la nuna kimra, kaj ilia teritorio inkluzivis, krom Anglio kaj Kimrio, ankaŭ kelkajn partojn de suda kaj centra Skotlando

  2. Britujano, ŝtatano de Britujo.

    • la 6an de junio celebros britoj ‐ kune kun francoj, usonanoj, k.a. ‐ la 50an datrevenon de la alianca invado en Francion, kiu liberigis Eŭropon de sub nazia jugo, britoj jam celebris la 25an, la 40an, la 45an datrevenojn, ĉar al britoj plaĉas eventoj, kiuj memorigas pri militista sukceso

En aliaj lingvoj

    • La angla: Briton
    • La belorusa: брыт
    • La franca: Breton insulaire
    • La germana: Brite
    • La hispana: británico
    • La hungara: brit
    • La nederlanda: Brit
    • La okcidentfrisa: Brit
    • La pola: bryt
    • La portugala: bretão
    • La rusa: бритт
    • La slovaka: Brit
    • La angla: Britisher, Brit
    • La belorusa: брытанец
    • La hungara: nagy-britanniai
    • La pola: Brytyjczyk
    • La rusa: британец