Vorto: briko
-
Negranda ortangula paralelepipeda bloko, plej ofte el argilo (bakita, kunpremita aŭ sunsekigita) aŭ el miksaĵo de kvarca sablo kaj kalko, uzata en masonaĵoj.
dronanto domon proponas, savito eĉ brikon ne donas
la domo estis ĉirkaŭita de muro el palaj brikoj
iru en kalkon, knedu argilon, faru fortajn brikojn
-
(figure) Baza elemento de tuto.
oni devas malkombini per hidrolizo, ĝis la «konstrubrikoj», aminoacidoj
-
(figure) Brikforma aĵo.
briko da sapo
la faraono sidiĝis sur la oraj brikoj
En aliaj lingvoj
- La angla: brick
- La belorusa: цагліна
- La ĉeĥa: cihla
- La franca: brique
- La germana: Ziegel
- La hispana: ladrillo
- La hungara: tégla
- La indonezia: batu bata
- La persa: آجر
- La pola: cegła, cegłówka
- La portugala: tijolo
- La rusa: кирпич
- La slovaka: tehla
- La angla: block
- La belorusa: кавалак, брусок
- La hispana: ladrillo
- La hungara: darab (tégla formájú)
- La persa: قالب
- La pola: cegła, bloczek
- La rusa: кусок, брусок
- La slovaka: tehla