Vorto: brando
-
Alkoholaĵo, farita per distilado de fruktoj, grenoj, vino.
la ŝipisto trinkis glaseton da brando por varmiĝi interne
plej belaj grasaj angiloj, post kiuj oni nepre devas trinki glaseton da brando
li komencis dronigadi siajn pensojn kaj sin mem en brando
kredeble li kanajlo ankaŭ drinkas brandon
li [...] verŝos en etan glason iom de la hejma forta brando
En aliaj lingvoj
- La angla: brandy
- La belorusa: гарэлка
- La bretona: gwin-ardant, lambig, odivi
- La ĉeĥa: brandy, kořalka, pálenka
- La franca: brandy, eau-de-vie
- La germana: Schnaps, Branntwein
- La hispana: brandy
- La hungara: pálinka
- La pola: wódka kolorowa, brandy
- La portugala: aguardente
- La rusa: водка
- La slovaka: brandy, pálenka