Vorto: bramo
-
Granda fiŝo grupe vivanta en malrapidaj riveroj de Eŭropo; specio el familio ciprinedoj (Abramis brama).
gracia bramo kun longaj buŝharoj
laŭlonge de la rivero oni elprenis plurmil tunojn da mortintaj fiŝoj (plejparte ĉinaj karpoj, bramoj, siluroj, sandroj, karpoj)
Rimarko: Bramo ankaŭ nomas parton de masto.
-
Tria, plej supera parto de masto.
bramo estas la dua plilongigo de masto supre de la topmasto (la unua plilongigo supre de la topo)
Rimarko: Fundamente bramo estas la nomo de fiŝspecio.
En aliaj lingvoj
- La angla: bream
- La belorusa: лешч
- La bretona: brem, brell
- La franca: brème
- La germana: Blei
- La hungara: dévérkeszeg
- La nederlanda: brasem
- La pola: leszcz
- La portugala: brema
- La rusa: лещ
- La sveda: braxen
- La angla: topgallant
- La belorusa: брам
- La franca: ton (mar.)
- La germana: Bram, Bramstenge
- La hungara: árbocsudár
- La nederlanda: bramsteng
- La pola: bram
- La rusa: брам