Vorto: brako
-
La supera membro ĉe la homo.
grandan paperujon mi portas sub la brako
brako en brako ili iris
brako sub brako ili iris sur la altaĵon
prenas lin sub la brako kaj forkondukas flanken
ŝi mem senvive falis en la brakojn de siaj fratoj, tiel efikis sur ŝi la streĉeco, timo kaj doloro
apogante sin al la brako de juna kaj klera edzo
-
Parto de tiu membro ekde ŝultro ĝis kubuto.
-
(figure) Parto de objekto, kiu etendiĝas, flanke de ĝi kiel brako.
brako de cirkelo, de argano, de lustro, de helico, de levilo, de rivero
orbrilantaj kandelabroj etendis siajn branĉformajn brakojn
Nilo anstataŭ flui en mallarĝa koridoro, dividiĝas en kelke da brakoj sur vasta ebenaĵo
la mano, kuŝanta sur brako de la seĝo, tremetis
En aliaj lingvoj
- La angla: arm
- La belorusa: рука (цалкам)
- La bretona: brec'h
- La bulgara: ръка
- La ĉeĥa: paže, rameno, ruka, rámě
- La franca: bras
- La germana: Arm
- La hebrea: זרוע
- La hispana: brazo
- La hungara: kar
- La itala: braccio
- La kataluna: braç
- La kurda: bask, mil, nig
- La nederlanda: arm
- La okcitana: braç
- La pola: ręka
- La portugala: braço
- La rusa: рука (вся)
- La slovaka: paža
- La sveda: arm
- La turka: kol
- Tokipono: luka
- Volapuko: lam
- La angla: upper arm
- La belorusa: рука (ад пляча да кісьці)
- La germana: Oberarm
- La hungara: felkar
- La nederlanda: bovenarm
- La pola: ramię
- La rusa: рука (от плеча до кисти)
- La slovaka: rameno
- La sveda: överarm
- La belorusa: ручка, дзяржальна, плячо(рычага), рукаў (ракі)
- La germana: Arm
- La hungara: kar
- La nederlanda: arm
- La pola: ramię
- La rusa: ручка, рукоятка, плечо (рычага), рукав (реки)