Vorto: bori

  1. (transitiva) Fari cilindroforman truon per pinta ilo.

    • bori ion, bori truon en io

    • boratingi oleon

    • boranta doloro, ĉagreno

    • eterna vico da aŭtomobiloj pacience boras sian vojon tra la moviĝanta kaoso

    • Rimarko: "Bori" signifas en sia origina senco, ke per speciala longa ilo, rotacianta ĉirkaŭ sia geometria akso, estas el la laborpeco materialo tiamaniere ŝelforme eltranĉata, ke rezultas en ĝi cilindroforma truo. La truo aspektas de la surfaco cirkle. La cilindroforma truo ne nepre devas etendiĝi ĝis la alia flanko de la laborpeco, ofte ĝi rajtas havi nur longecon, kiu estas malpli ol la dikeco de la laborpeco. Cetere "bori" estas figure uzata por iaj manieroj de trapenetrado.

En aliaj lingvoj

    • La angla: bore
    • La belorusa: сьвідраваць
    • La ĉeĥa: vrtat
    • La franca: forer, percer (forer)
    • La germana: bohren
    • La hispana: horadar, taladrar
    • La kataluna: trepar, perforar
    • La nederlanda: boren
    • La norvega: bore
    • La pola: wiercić, borować, świdrować
    • La portugala: furar
    • La rumana: străpunge, fora, perfora
    • La rusa: буравить, бурить, сверлить
    • La slovaka: vŕtať
    • La sveda: borra