Vorto: bolido
-
Meteoro, kiu trairante la atmosferon postlasas luman trenaĵon kaj alproksimiĝas sufiĉe al la tero, por ke oni distingu ĝian amplekson.
eniris la atmosferon de la Tero bolido je ĉirkaŭ 09:13 Jekaterinburga tempo dum la mateno de 15-a de februaro 2013, kun rapideco de almenaŭ 15 km/s kaj frakasiĝis super la grandurbo de Ĉeljabinsk, la Rusia Akademio de Sciencoj taksis ke la meteoro, nomita KEF-2013, havis mason de 10 tunoj kaj la aereksplodo okazis en alteco inter 30–50 km super la grundo, la objekto havis diametron proksimume du ĝis kvar metrojn
lia temperamento ne povis lumi longan tempon, konsumante sin mem ĝi baldaŭ malaperis kiel bela bolido, kiu postlasas longan fajran strion en la nokta ĉielo
En aliaj lingvoj
- La angla: bolide
- La belorusa: балід
- La ĉeĥa: bolid, povětroň
- La franca: bolide (météore)
- La germana: Bolide
- La hispana: bólido
- La hungara: tűzgömb, bolida
- La itala: bolide
- La nederlanda: bolide
- La pola: bolid, meteor, meteoryt
- La portugala: bólido
- La rusa: болид
- La slovaka: bolid