Vorto: boli
-
(netransitiva) (Pri fluaĵo) Esti en stato de gasiĝo, svarma formiĝo de vaporaj veziketoj, krevantaj ĉe la supraĵo.
ĉe la normalaj kondiĉoj la pura akvo bolas je la temperaturo 100 gradoj Celsiaj
-
(netransitiva) (figure) Esti en stato de forta malkvieto kaj ekscitiĝo.
la maro bolas
boli de kolero
boli senpacienco
boli pro ĝojo
la popolo, preta ribeli, bolas
bolis terura tumulto
lia sango bolis de pasio
bolantaj paroloj
bolas kolero en lia koro
la batalo bolis en la animo de l' princo
-
(netransitiva) (figure) Esti tre vigla, fervori.
la laboro bolis eĉ dum la nokto
esti plena je bolanta energio
trabori la bruston plenan de bolanta vivo
En aliaj lingvoj
- La angla: boil
- La belorusa: кіпець
- La bretona: birviñ (v.g.)
- La bulgara: вря, кипя
- La ĉeĥa: vřít, vařit se
- La franca: bouillir (intr.), bouillonner
- La germana: sieden, kochen
- La hispana: hervir
- La hungara: forr
- La nederlanda: koken, zieden
- La pola: wrzeć, gotować się
- La portugala: ferver
- La rusa: кипеть
- La slovaka: variť sa, vrieť
- La sveda: koka
- La franca: bouillir (piaffer), piaffer
- La pola: wrzeć, kipieć
- La franca: bouillonner (fig.)
- La pola: wrzeć, kipieć, tryskać energią