Vorto: bo-
-
Prefikso montranta la proedziĝan parencecon.
bofrato
boparenciĝi kun la reĝo
Rimarko: Ĉe kombino de bo- kaj ge- la Fundamento metas la prefikson bo- ekstere (unue): bogepatroj; bogefratoj. Tiu ordo estas ĝenerale preferata en Esperanto — kaj de la bonaj aŭtoroj, kaj de la publiko; ĝin preskribas PIV1 (en la artikolo bo). Tamen PIV2, malgraŭ la uzado kaj la Fundamento, ial preferas la inversan ordon.
En aliaj lingvoj
- Ido: bo-
- La angla: -in-law
- La franca: beau-, belle-
- La germana: Schwieger-
- La hispana: político (denota parentesco por matrimonio)
- La kataluna: polític (adj., dit dels parents sobrevinguts per matrimoni)
- La nederlanda: schoon- (aangetrouwde familie)
- La norvega: sviger-
- Volapuko: lü-