Vorto: blasfemi
-
(transitiva) Direkti malrespektajn kaj ofendajn vortojn al Dio, diaĵo, religio aŭ pli ĝenerale al ĉio konsiderata plej respektinda; paroli malrespekte kaj ofende pri tiaj aferoj: (kun rekta objekto) (kun nerekta objekto) (absolute)
ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita
ĉiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon
ne timu la vortojn, kiujn vi aŭdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la reĝo de Asirio
blasfemi la veron
vi blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo
vi blasfemas, princo, ĉar vi ne konas la altajn misterojn de la religio
mi malplezuriĝis ĉe la konduto de multaj Babelaj kaj Feniciaj komercistoj pro iliaj blasfemaj kaj malĉastaj paroloj en la gastejo
elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; [...] kaj la tuta komunumo mortigu lin per ŝtonoj
-
(transitiva) Insulte malbeni.
blasfemi kontraŭ iu per koleraj vortoj
-
insulti, malbeni, ofendi, sakri.
En aliaj lingvoj
- La angla: blaspheme
- La belorusa: блюзьнерыць, блюзьніць
- La ĉeĥa: klít, rouhat se (Bohu)
- La franca: blasphémer, jurer, sacrer (jurer)
- La germana: lästern, Gott lästern
- La hungara: káromkodik
- La persa: کفر گفتن
- La pola: bluźnić
- La portugala: blasfemar
- La rusa: богохульствовать
- La slovaka: hrešiť, kliať, nadávať, rúhať sa
- La belorusa: лаяцца
- La franca: blasphémer, injurier
- La germana: verfluchen
- La hungara: átkozódik
- La persa: دشنام دادن, ناسزا گفتن
- La pola: kląć, przeklinać
- La rusa: ругаться, браниться