Vorto: bito
-
Pozicio de duuma cifero en duuma kodo. Por memoro, la nombro de bitoj indikas maksimuman kvanton de duumaj ciferoj, kiun ĝi povas enteni; por datumo, la nombro de bitoj indikas la kiomon de duumaj ciferpozicioj, en kiuj ĝi estas registrita.
kontrola parecbito
la tria bito de la nombroprezento
ĉi tia memorĉelo povas enteni 32 bitojn
por prezenti tian nombron oni bezonas almenaŭ 10 bitojn
Rimarko: Bito estas ankaŭ fosto al kiu oni ligas ŝipŝnuron.
-
Ligna aŭ gisa ŝtipo uzata por fiksi ŝnurojn aŭ ĉenojn sur ŝipo.
mi iras poben kaj turnas sur la biton dikan ankroŝnuron
Rimarko: Oficiale bito estas baza kodo de komputado.
En aliaj lingvoj
- La angla: bit
- La belorusa: біт
- La bulgara: бит
- La franca: bit
- La germana: Bit
- La hispana: bit
- La hungara: bit
- La kataluna: bit
- La nederlanda: bit
- La persa: بیت
- La pola: bit
- La rusa: бит
- La slovaka: bit
- La sveda: bit
- La angla: bitt
- La ĉeĥa: bit, dvojková číslice, jednotka informace
- La franca: bitte (d'amarrage)
- La germana: Poller
- La hungara: kötélbak
- La nederlanda: beting
- La pola: pachołek, poler
- La rusa: пара кнехтов
- La slovaka: nízky stĺp na lodi, pre laná a reťaze