Vorto: bileto

  1. Oficiala paperfolieto, kiu rajtigas por eniro aŭ partopreno.

    • fervoja, teatra, loteria bileto

    • li venis al sia vagono, montris bileton, diris al la pola vagonservisto «dankon»

    • prenu samtempe ankaŭ poŝtoveturan bileton

    • aĉeti al si bileton por la teatro

    • necesas esplori kiom familio racie povas elspezi por loteribiletoj

  2. Monbileto.

    • tri kvinspesmilaj biletoj

    • ne ĉiu papereto estas banka bileto

    • plenigu ĉi tiun sakon per spesoj, grandaj biletoj, kaj faru tuj!

En aliaj lingvoj

    • La angla: ticket
    • La belorusa: білет, квіток
    • La bulgara: билет
    • La ĉeĥa: lístek (vstupenka| jízdenka)
    • La franca: billet, ticket
    • La germana: Eintrittskarte, Fahrkarte, Fahrschein, Flugschein, Billett [CH]
    • La hebrea: כרטיס
    • La hispana: billete
    • La hungara: jegy (pl. belépti)
    • La kataluna: bitllet, entrada
    • La malaja: tiket kapal terbang
    • La nederlanda: ticket, toegangsbewijs, kaartje
    • La okcitana: bilhet
    • La pola: bilet, wejściówka
    • La rusa: билет
    • La slovaka: cestovný lístok
    • Tokipono: lipu
    • La pola: banknot