Vorto: bildo

  1. Videbla aspekto de la objektoj.

    • tiu montara pejzaĝo prezentos plej plaĉan bildon

    • a. Vidaĵo resendata de akvo aŭ spegulo.

      • ŝi vidas sin mem, sian spegulan bildon en la trankvila akvo

      • mil bildoj speguliĝis en la okuloj

      • la rivero spegulas la bildon de la luno

    • b. Vidaĵo prezentita per desegno, pentraĵo, skulptaĵo, fotaĵo.

      • libro kun belaj bildoj

      • la reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de ĝia tuta konstruo.

      • la sarkofago estis kovrita per surskriboj kaj bildoj de preĝantaj homoj, sanktaj birdoj kaj skaraboj

      • kiel vi pentros la bildon sur la blanka peco da tolo?

      • skulptitaj sanktulbildoj

    • c. Tio, kio similas, imitas, simbolas.

      • kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni

      • al li naskiĝis filo laŭ lia bildo kaj simileco

      • ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la ĉielo

      • tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo

      • la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi la konfuzitan bildon de la universala mizero

      • rakonti ion klarbilde

    • ĉ. Prezentaĵo de objekto aŭ okazaĵo en la imago.

      • staris bildo antaŭ miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ĝian aspekton

      • lia bildo ĉiam vivis en mi

      • revoku tiun bildon ankoraŭ unu fojon en vian animon

      • ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la bildoj de sia pasinteco

      • mi ĉiam revidas en spirito la bildon de tiu terura tago

      • mi bildigis al mi lian plezuron

  2. Metaforo.

    • bildoplena stilo

    • tiu bildo (Esperanto kiel ponto inter samlingvanoj) venis en mian kapon, kiam mi re-legis la poemojn

    • a. (de subaro A⊂E per rilato R⊂E×F) La subaro de ĉiuj tiaj elemento de F, ke ekzistas almenaŭ unu paro en R, kies dua termo ĝi estas kaj kies unua termo apartenas al A.

      • la bildon de A per R oni signas per R(A)

    • b. (de elemento a∈E per bildigo f de E al F) La elemento f(a) en F.

En aliaj lingvoj

    • La angla: image, picture
    • La bulgara: картина
    • La ĉeĥa: obraz
    • La franca: image
    • La germana: Abbild, Ansicht, Bild
    • La hispana: imagen
    • La hungara: kép
    • La indonezia: gambar
    • La kataluna: imatge
    • La pola: obraz, wizerunek
    • La rumana: imagine
    • La rusa: картина, изображение, образ
    • La slovaka: obraz
    • Volapuko: mag
        • a. La germana: Abbild, Spiegelbild
        •     La nederlanda: speigelbeeld
        • b. La germana: Abbildung
        •     La nederlanda: afbeelding
        • c. La germana: Abbild, Abziehbild, Nachbildung
        •     La nederlanda: beeltenis
        • ĉ. La germana: Bild, Abbild
        •     La nederlanda: beeld
    • La angla: image, picture
    • La nederlanda: beeld
    • La pola: obraz, wizerunek
    • La angla: image (by a mapping)
    • La franca: image (directe)(par une application)
    • La germana: Bild
    • La rusa: образ
        • a. La pola: obraz (podzbioru przez funkcję)
        • b. La pola: obraz (elementu przez funkcję), wartość funkcji (w punkcie)