Vorto: biero
-
Fermentinta trinkaĵo el malto (ordinare hordea), lupolo, akvo kaj gisto, foje kun aliaj aldonaĵoj.
hela, malhela, nigra, tritika biero
la germana biero tiam estis bonega kaj ekzistis diversaj specoj de ĝi: Brema, Prisinga, Emsa biero, eĉ la tiel nomata Brunsvika mumio
kruĉoj plenaj de biero kaj vino
-
alkoholaĵo
En aliaj lingvoj
- La angla: beer
- La belorusa: піва
- La bretona: bier
- La bulgara: бира
- La ĉeĥa: pivo
- La ĉina: 啤酒 [píjiǔ]
- La franca: bière (boisson)
- La germana: Bier
- La hebrea: בירה (משקה)
- La hispana: cerveza
- La hungara: sör
- La indonezia: bir
- La kataluna: cervesa
- La nederlanda: bier
- La okcitana: bièrra
- La persa: آبجو
- La pola: piwo, browar (pot.)
- La portugala: cerveja
- La rumana: bere
- La rusa: пиво
- La slovaka: pivo
- La sveda: öl
- La turka: bira
- Volapuko: bil