Vorto: betulo
-
Genro el familio betulacoj (Betula), arboj kaj arbedoj kun hela mola ligno, kun tre flekseblaj branĉoj, ofte kun blanka trunkŝelo.
malgranda betulo, kiu kreskis tie en la arbaro
la betulo atingis la plej grandan altecon; kiel blanka radio de fulmo ĝia gracia trunko serpentforme leviĝis supren, ĝiaj branĉoj ondiĝis kiel verda krepo kaj standardoj
ni enterigis ŝin ĉe la bordo sub bonodora funebra betulo
ĉi tie entute mankas nanaj betuloj, kiuj en Laponio kovras la teron tuj sude de la senarba zono
En aliaj lingvoj
- La angla: birch
- La belorusa: бяроза
- La bretona: bezvenn, gwezenn-vezv
- La bulgara: бреза
- La ĉeĥa: bříza
- La franca: bouleau
- La germana: Birke
- La hispana: abedul
- La hungara: nyír(fa)
- La persa: غان, توس
- La pola: brzoza
- La portugala: bétula
- La rusa: берёза
- La slovaka: breza
- La sveda: björk