Vorto: besto

  1. Animalo, sed ne homo.

    • kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan pronomon "ĝi"

    • kaj Dio la Eternulo kreis el la tero ĉiujn bestojn de la kampo kaj ĉiujn birdojn de la ĉielo

    • regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero

    • ĝi estas nek homo nek besto nek ŝtonego

  2. (figure) Bruto, homo stulta kaj kruda kiel besto.

    • bestaj inklinoj, besta krimo

    • la besta buĉado en Bielostok

    • doni al ili la eblon libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj

  3. Animalo.

    • ĉu vi ekpensis iam pri tio, kio propre levis la homaron tiel neatingeble alte super ĉiuj aliaj bestoj, kiuj ja en efektiveco estas konstruitaj laŭ tiu sama tipo kiel la homo?

    • la nura besto kiu tiam agis, estis la homo mem

    • Rimarko: Tiu senco inkludas la specion homo.

En aliaj lingvoj

    • Ido: bestio, animalo
    • La angla: animal
    • La belorusa: зьвер, жывёла
    • La bretona: loen, aneval
    • La bulgara: животно, звяр
    • La ĉeĥa: zvíře, zvíře
    • La franca: animal (subst.), bête (subst.)
    • La germana: Tier
    • La hebrea: חיה, בעל חיים
    • La hispana: animal
    • La hungara: állat
    • La indonezia: binatang, hewan
    • La japana: 動物 [どうぶつ], 獣 [けもの]
    • La kataluna: animal, bèstia
    • La nederlanda: beest (excl.mens), dier (excl.mens)
    • La okcitana: bèstia
    • La pola: zwierzę
    • La portugala: animal
    • La rumana: animal, bestie
    • La rusa: зверь, животное
    • La slovaka: zviera
    • La turka: hayvan
    • La nederlanda: beest
    • La nederlanda: beest (incl.mens), dier (incl.mens)