Vorto: berilo
-
Mineralo, Al2Be3(SiO3)6; kiel juvelŝtono, smeraldo kun freŝe verda koloro, akvamarino kun koloro de marakvo, heliodoro (aŭ ora berilo) kaj tiel plu, konsistanta el natura siliciato de aluminio kaj berilio, sesangule (heksagone) kristaliĝanta.
krizolito, kaj onikso, kaj berilo, en oraj kadretoj ili estu
En aliaj lingvoj
- La angla: beryl
- La belorusa: бэрыл
- La ĉeĥa: beryl
- La franca: béryl
- La germana: Beryll
- La hispana: berilo
- La hungara: berill
- La kataluna: beril
- La pola: beryl
- La rusa: берилл
- La slovaka: beryl