Vorto: benzino
-
Nepura substanco petrola, miksaĵo el malpezaj hidrokarbidoj (bolantaj ĉe 30‐205˚C), ekstraktata precipe el nafto post distilado kaj uzata kiel solvilo aŭ kiel bruligaĵo en motoroj.
post trisemajna traktado la komercistoj akceptis vendi benzinon je normala prezo
tiu transportilo en ebena vojo, veturante en rapideco de 70-80 km/h, konsumas je 200 km ĉirkaŭ 18 litrojn da benzino
de pluraj monatoj la prezo de kruda petrolo, kaj sekve de ĝiaj derivatoj kiel benzino kaj dizeloleo, daŭre kreskas
En aliaj lingvoj
- La angla: gasoline (usone), petrol (brite)
- La ĉeĥa: benzin, benzín
- La franca: essence
- La germana: Benzin
- La hispana: bencina
- La pola: benzyna
- La portugala: gasolina
- La rusa: бензин
- La slovaka: benzín
- La sveda: bensin