Vorto: beni
- 
  
    (transitiva) Alvoki dian favoron sur iun aŭ ion. - la patro mortante benis siajn infanojn 
- la pastro benis la ŝipon 
 
- 
  
    (transitiva) Respekte danksenti pro io. - la posteuloj benos nian memoron 
 
- 
  
    (transitiva) (figure) Favori. - Dio benas la laboron per riĉa rikolto, benis vin per lerteco 
- la naturo benis tiun landon per sanigaj fontoj 
- milda lando benata de la naturo 
 
En aliaj lingvoj
- La angla: bless
- La belorusa: бласлаўляць, жагнаць
- La bretona: bennigañ
- La bulgara: благославям
- La ĉeĥa: žehnat
- La franca: bénir
- La germana: segnen
- La hispana: bendecir
- La hungara: áld, megáld
- La pola: błogosławić
- La portugala: abençoar
- La rusa: благословить, благословлять
- La slovaka: žehnať, požehnať
 
