Vorto: bendo
-
Longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj.
kun peno mi distingas ankaŭ paron da kruroj kaj piedoj, vinditaj per malpuraj linĉifonoj, ligitaj per bastobendo
posttagmeze ili montras al mi kiel alkudri antaŭtukan bendon
la kastela turo estas ĉirkaŭvolvita de blankabendo, simbolo de la paco
ne eblas returni la bendon aŭ reĝisori denove iun epizodon, kiu estis fuŝe ludita
emocioj, geniaĵoj kaj perfidoj, ĉio ĉi povas esti entenata de kelkaj metroj da magneta bendo
En aliaj lingvoj
- La angla: tape
- La belorusa: стужка
- La ĉeĥa: proužek, pásek, páska
- La franca: bande (de tissu etc.)
- La germana: Band
- La hispana: banda, cinta
- La hungara: szalag, sáv
- La nederlanda: band
- La pola: taśma
- La portugala: fita
- La rusa: лента
- La slovaka: frekvenčné pásmo