Vorto: beko
-
Antaŭa pinta korna ekstremaĵo de la buŝo de la birdoj.
birdo kantas laŭ sia beko
ĝi purigis sin per la beko kaj perdis ĉe tio unu plumon
ne laboru tiel senĉese per via babilema beko tio estas malsaniga por la brusto
-
(figure) Beksimila ekstremaĵo de kelkaj objektoj.
beko de skribplumo
beko de kruĉo
beko de fluto
beko de ŝuo
gasbeko
En aliaj lingvoj
- La angla: beak
- La belorusa: дзюба
- La bretona: beg
- La ĉeĥa: zobák
- La franca: bec
- La germana: Schnabel
- La hispana: pico
- La hungara: csőr
- La nederlanda: bek (v.vogels), snavel
- La pola: dziób
- La portugala: bico
- La rusa: клюв
- La slovaka: zobák
- La sveda: näbb
- La belorusa: носік, наканечнік, муштук
- La hungara: csőr, hegy(tárgyé)
- La nederlanda: bek
- La rusa: носик, наконечник, мундштук