Vorto: bazo
-
Malsupra subportanta parto de objekto.
bazo de turo, de vazo, de statuo, de monto, de triangulo, de vegetaĵo
arĝentajn bazojn li faris sub la dudek tabuloj
el malnova bazo novaj plantidoj kreskas
-
(figure) Esenca, fundamenta principo.
bazo de teorio
la justeco estas la bazo de socio
volo, laboro, obstino estas la bazoj de sukceso
-
Substanco, kiu naskas salon per kombiniĝado kun acido.
-
a. (de pozicia nombrosistemo) Nombro de eblaj valoroj por ĉiu cifero, uzata en prezentado de nombro.
la bazo de nia kutima nombrosistemo estas 10
la komputikistoj uzas la nombrosistemojn kun la bazoj 2, 8, 16
b. (de logaritmo aŭ eksponencialo) La nombro, kies logaritmo egalas 1, aŭ la bildo de 1 per eksponencialo.
la nombro e, bazo de naturaj logaritmoj
c. (de geometria figuro) Konvencie elektita latero aŭ faco, kiu limas la figuron; la longo de tia latero aŭ la areo de tia faco.
bazo de triangulo, piramido, cilindro, konuso
bazoj de prismo
areo de paralelogramo egalas al la produto de unu ĝia bazo per la responda alto
ĉ. (de modulo aŭ vektora spaco) Libera subaro, kiu naskas la tutan spacon.
se vektora spaco havas finian bazon, ĉiuj ĝiaj bazoj havas samtiom da elementoj
se naskanta subaro N de vektora spaco inkluzivas liberan subaron L, ekzistas bazo inkluzivanta L kaj inkluzivata de N
bazvektoro
d. (de topologio T) Tia subaro de T, ke ĉiu elemento de T estas kunaĵo de elementoj el la bazo.
en metrika spaco, la aro da ĉiuj malfermitaj globoj estas bazo
En aliaj lingvoj
- La angla: base
- La ĉeĥa: báze, opěrný bod, panel, základna
- La franca: base
- La germana: Fuß, Basis
- La hispana: base
- La hungara: alap, tő, bázis, talp
- La pola: baza, podstawa
- La rumana: bază
- La rusa: основание, основа, подножие, база
- La slovaka: podklad, základ
- La germana: Basis
- La hungara: alap
- La pola: podstawa
- La rumana: bază
- La rusa: основа
- La germana: Base
- La hungara: bázis, lúg
- La pola: zasada
- La rusa: основание (хим.)
- a. La angla: radix
- La franca: base (de numération)
- La germana: Basis
- La hungara: alapszám
- La pola: podstawa (systemu liczbowego)
- La rumana: bază
- La rusa: основание (системы счисления)
- b. La angla: base (of logarithm)
- La franca: base (d'un logarithme)
- La germana: Basis
- La hungara: alap (logaritmusé)
- La pola: podstawa (logarytmu lub potęgi)
- La rusa: основание (логарифма)
- c. La angla: base (of a polygon)
- La franca: base (d'un polygone)
- La germana: Basis (von einem Vieleck)
- La hungara: alap (sokszögé)
- La pola: podstawa (wielokąta)
- La rusa: основание (многоугольника)
- ĉ. La angla: basis
- La franca: base
- La germana: Basis
- La pola: baza (przestrzeni wektorowej)
- La rusa: базис (линейный)
- d. La angla: basis
- La franca: base
- La germana: Basis
- La pola: baza (topologii)
- La rusa: база