Vorto: bazi

  1. (transitiva) Apogi sur, fundamenti sur, doni kiel bazon al io.

    • bazi konstruon sur la roko

    • bazi sian opinion, rifuzon sur iu

    • sin bazi sur la kutimo

    • por ili la tuta vivo estas bazita sur la mona profito

    • tiu regulo estas bazita sur praktikaj konsideroj

En aliaj lingvoj

    • La angla: base
    • La ĉeĥa: nechat založit, podložit, podstavit
    • La franca: baser
    • La germana: gründen (auf), basieren (auf)
    • La hungara: alapoz
    • La pola: bazować (na czymś), opierać (coś na czymś), brać (za podstawę)
    • La rumana: baza
    • La rusa: основать, основывать, базировать
    • La slovaka: nechať založiť, postaviť, založiť