Vorto: bato

  1. Ago de batanto aŭ rezulto de la ago.

    • ricevi batojn

    • doni al iu la baton de morto

  2. (figure) Subita kaj forta ago, kiu malutilas aŭ doloras al iu, difektas aŭ ruinigas ion.

    • sortobato

  3. Antikva mezurunuo por likvaĵoj, egala al la enhavo de (granda) sitelo, ĉ 22 – 40 litroj, dekono de koro.

    • li faris dek kuprajn lavujojn, ĉiu lavujo havis la amplekson de kvardek bat'oj, kvar ulnojn havis ĉiu lavujo

    • bat'o estas dekono de kor'o, dek bat'oj faras ĥomeron, ĉar ĥomero entenas dek bat'ojn

    • la efo kaj la bat'o devas havi egalan amplekson, tiel, ke la bat'o entenu dekonon de ĥomero kaj la efo ankaŭ dekonon de ĥomero: laŭ la ĥomero oni fiksu ilian amplekson

    • Rimarko: Vidu bato (ago).

En aliaj lingvoj

    • La angla: hit
    • La belorusa: удар
    • La ĉeĥa: klepání, tep, tlukot
    • La franca: battement, coup
    • La germana: Schlag
    • La hispana: batido, golpe
    • La hungara: ütés, csapás
    • La pola: cios, uderzenie, lanie, chlaśnięcie
    • La rusa: удар
    • La slovaka: klepanie, tep, tlkot
    • La sveda: slag
    • La germana: Bat, Eimer