Vorto: bati

  1. (transitiva) Ektuŝegi iun aŭ ion per rapida forta movo (ordinare per mano, piedo aŭ objekto permane tenata), abrupte trafi.

    • bati hundon, tapiŝon, tamburon

    • batante la tablon per la pugno

    • bati sian bruston pro pento

    • la maro furioze batas la digon

    • altan arbon batas la fulmo

    • vojon batitan herbo ne kovras

    • la pluvo batas en la fenestrojn

    • la horloĝo batas la horon

    • sortobatita homo

  2. (netransitiva) Esti forte kaj ripete movata.

    • la horo ĵus ekbatis

    • la koro de Ramzes komencis vivege bati

    • lia koreto batadis per forto spasma

  3. (transitiva) Punbati, punfrapi, mortigi.

    • Mi batos Egiptujon per ĉiuj Miaj mirakloj

    • embuskuloj eniris kaj batis la tutan urbon per glavo

    • la Benjamenidoj batis en tiu tago el la Izraelidoj dudek du mil homojn sur la teron

    • Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta

En aliaj lingvoj

    • La angla: beat, hit, strike, lash, smack
    • La belorusa: біць
    • La ĉeĥa: bít, udeřit, zabušit (srdce)
    • La franca: battre, frapper
    • La germana: schlagen, hauen, prügeln
    • La hispana: batir (remover), golpear, azotar
    • La hungara: üt, ver
    • La pola: uderzyć, palnąć, rąbnąć
    • La portugala: bater
    • La rusa: бить, колотить, ударять, ударить
    • La slovaka: biť, odbíjať, udrieť
    • La sveda: slå
    • Tokipono: utala
    • La pola: uderzać, bić
    • La pola: uderzyć, zbić, pobić