Vorto: basko
-
Pendanta parto de vesto, plejofte trunka,
a. refaldebla.
jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto
per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon nek garbiganto sian baskon
Lemuel ree kuŝiĝis kaj tiris la baskojn de sia kapovesto sur la vizaĝon
b. aŭ nur ornamcela.
baskojn de l' frako vivige agitis vento petola tra vintra pejzaĝ'
mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon
-
(figure) Tia parto de vesto, konsiderata kiel ŝirmilo por valora posedaĵo, aŭ simbolanta la povon de ĝia portanto.
ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj
malbenita estu, kiu kuŝas kun la edzino de sia patro, ĉar li malkovris la baskon de sia patro
ĉio, pri kio antaŭe vi ne kuraĝis eĉ revi, dum vi vivis sub basko de la drinkulo edzo
vivi sub ies basko
la friponoj tie sub la basko pretigas jam petoskribojn
fari ion sub la basko
en tiu tempo forte kaptos dek homoj el ĉialingvaj nacioj la baskon de Judo , kaj diros: «Ni iros kun vi, ĉar ni aŭdis, ke Dio estas kun vi»
tiri ies baskon
En aliaj lingvoj
- La angla: coattails, train (of a dress or robe)
- La belorusa: крысо
- La bretona: pastell (dilhad)
- La ĉeĥa: vlečka, šos
- La franca: basque (d'une veste), pan (d'un vêtement), rabat (d'un vêtement), giron (pan d'un vêtement, sein)
- La germana: Rockschoß
- La hungara: ruhaszárny, hajtóka, kabátszárny
- La pola: poła (np. marynarki), tren (sukni)
- La portugala: aba (de casaca, de fraque), fralda (de camisa), calda (de vestimenta)
- La rusa: пола (одежды)
- La slovaka: krídlo kabáta
- a. La hispana: faldón, vuelo
- b. La hispana: cola